Sankta | ||
Gregorio de Narek | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Գրիգոր Նարեկացի | ||
Naskiĝo | ĉ. 950 en Yemişlik, Rŝtunik, Vaspurakana reĝlando | |
Morto | ĉ. 1003 en Narekavank, Rŝtunik, Vaspurakana reĝlando | |
Lingvoj | klasika armena • armena vd | |
Familio | ||
Patro | Khosrov of Andzev (en) vd | |
Parencoj | Anania Narekatsʻi (en) () vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto muzikisto filozofo teologo vd | |
Aktiva dum | 970-aj jaroj– vd | |
Sanktulo, Doktoro de Eklezio | ||
Kanonizo | ĉ. 1005 | |
Festotago | 27-a de aprilo laŭ la roma rito | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gregorio de Narek (armene Գրիգոր Նարեկացի, Grigor Narekaci; ĉ. 950 - 1003/1011) estis armena mistika kaj lirika poeto, monaĥo kaj teologo[1]. Li estas sanktulo de la Armena Apostola Eklezio[2] kaj estas deklarita Doktoro[3] de la Eklezio[4] de Papo Francisko en 2015[5].
Filo de episkopo, Narekaci estis edukita de parenco kiu vivis en la monaĥejo Narekavank, ĉe la suba bordo de la lago Van (moderna Turkio). Li estis bazita tie preskaŭ sian tutan vivon. Li estas plej konata pro la Libro de Lamentoj[6], grava peco de mistika literaturo[7].
Narekaci ankaŭ verkis multajn aliajn verkojn. Lia unua konservita laboro estas komentaĵo pri la Kanto de Kantoj[8] («Մեկնութիւն երգոց երգոյն Սողոմոնի», Meknutiun jergoc jergojn Soghomoni), skribita en 977, la jaro kiam li estis ordinita pastro[9]. Ara Baliozjan konsideras ĝin prozo-majstraĵo. Li poste skribis himnojn, panegirojn pri diversaj sanktaj estuloj, homiliojn, multajn ĉantojn kaj preĝojn kiuj ankoraŭ estas kantataj hodiaŭ en armenaj preĝejoj[10]. Narekaci ankaŭ verkis ĉirkaŭ dudekon da personaj poemoj, kiuj estas la unuaj religiaj poemoj en armena literaturo, kaj spiritaj kantoj nomitaj gandz, ambaŭ en verso kaj prozo. Narekaci ankaŭ komponis muzikon por siaj odoj, sed ili ne estas konsiderataj ŝarakanoj[11].
Narekaci estis la unua grava armena lirika poeto kaj estas konsiderata la plej amata persono en armena kristanismo. Robert W. Thomson priskribis lin kiel la "plej signifan poeton de la tuta armena religia tradicio," dum la akademiulo Jos Weitenberg deklaris lin la "plej elstara teologia, mistika kaj literatura figuro de armena kulturo."[12] Oni listigas Narekaci kiel unu el la tri viziuloj de la armena tradicio, kune kun Mesrop Maŝtoc kaj Jeghiŝe Ĉarenc[13].